Kion faras notario?

Notariaj aktoj

La ĉefa profesia tasko de notarioj estas realigo de notariaj aktoj. En akto, notario aŭtentikigas interkonsentojn: tio signifas ke li provizas ilin per aparta forto, forto pruva kaj forto plenumenda.

La prilaborado de notaria akto estas afero pluretapa:

  • Tutunue, la notario akceptas la privatulojn petantajn sian helpon, eldiras opiniojn kaj proponas solvojn, orientigas la koncernatojn al taŭgaj vojoj, analizas kune kun ili la civiljurajn kaj impostajn sekvojn de la diversaj eblecoj, kaj taksas la kostojn de la farota operacio
  • Post decido de la koncernatoj, li kolektas la bezonatajn oficialajn kaj aliajn informojn.
  • La notario redaktas la aktojn kaj sendas al al koncernatoj la projekton.
  • La notario enlibrigas la aktojn, klarigante la enhavon al la koncernatoj, konfirmante veraj iliajn aldonajn deklarojn kaj subskribigante ilin antaŭ ol mem subskribi. Per tiu enlibrigo de la aktoj, li akceptas respondecon pri ili.
  • Li zorgas pri la plenumo de postaj formalaĵoj (plusendo al la ŝtataj registroj k.s.)
  • Li konservas la aktojn en sia oficejo

Realigo de notaria akto estas nepre necesa por certaj aferoj
 

Privataj interkonsentoj

Notaria akto ne estas ĉiam necesa. Okazas foje ke, post peto de la koncernatoj, notario redaktas dokumenton, kiun li ne subskribas mem: ekzemple, simplan monprunto-kontrakton inter privatuloj. Temas tiam pri akto privat-sigela, ne haviganta la samajn jurajn garantiojn kiel notaria akto, sed ankaŭ ne submetata al la samaj formalaĵoj kaj kostanta malpli multe.

Pritrakto de heredaj aferoj

Kutime, la pritrakton de heredaĵo de mortinto oni komisias al notario. Cetere, ne malofte oni konsultas notarion ankaŭ por redakti testamenton. Post la morto, la notario kontaktas la heredulojn, havigas la informojn koncerne akcepton aŭ malakcepton, zorgas por ke la heredantoj povu preni en posedon la heredaĵon, faras la disdividon de la heredaĵo kaj okupiĝas pri la impost-deklaro. Okazas foje, ke la heredantoj taskas al li ankaŭ aliajn aferojn, kiel ekz. pagi fakturojn, enspezi lupagojn, vendi meblaron, ekspertizi proprietaĵojn, ...

Konsildono kaj opini-eldiro

Notarioj povas ankaŭ doni konsilojn aŭ eldiri opiniojn, ne nepre redaktante akton aŭ inter¬konsenton. Kiel fakuloj pri familia juro, notarioj povas eldiri spertulajn opiniojn, eventuale necesigantajn diversajn esplorojn, kaj esti pagataj por tio.

La unua konsilo donata de notario povas esti senpaga.