Notario en Belgio
Kio estas notario?
Notario estas konsilisto?
La tasko de la notario estas konsili homojn dezirantajn kunfari interkonsentojn en diversaj kampoj, koncerne ĉu nemoveblaĵojn, ĉu familiajn aŭ komercajn aferojn. Notario informas siajn klientojn pri iliaj rajtoj kaj devoj, kiel ankaŭ pri la sekvoj (juraj, monaj aŭ impostaj) de iliaj sindevontigoj. Notario aŭskultas, konsilas, eldiras opiniojn pri ĉiuj tiaj temoj.
... pri juraj aferoj
Notario estas publika oficulo, nomumata de la Reĝo, al kiu la Ŝtato delegas parton de sia povo. Lia kompetento etendiĝas super tri grandaj kampoj de juro: nemoveblaĵoj (aĉeto kaj vendo de domoj aŭ terenoj, hipotekaj pruntoj ktp.), familia juro (geedziĝ-kontraktoj, adoptoj, donacoj, heredoj, eksedziĝoj...), kaj entreprena juro (estigo de kompanioj, kunfandiĝoj, ...)
... kiu pretigas aktojn
Notario intervenas ofte en tiuj tri kampoj, ĉar la leĝo postulas difinitan skriban formon por konstatigi interkonsentojn inter du aŭ pluraj kunkonsentantoj. Tiujn dokumentojn oni nomas «aŭtentikaj aktoj». Notarioj kaj ties kunlaborantoj faras esplorojn ĉe diversaj publikaj administraj oficejoj, por ke la akto estu neatakebla kaj laŭenhave kaj laŭforme. Ili ankaŭ zorgas pri la poste farendaj agoj.
La homa dimensio
La notaria metio entenas fortan homecan dimension. Notario intervenas je ŝlosilaj momentoj de la homa vivo: li devas kompreni la bezonojn de siaj klientoj, aŭskulti ilin, stari proksime al ili. Notario estas ankaŭ peristo
Karakterizaĵoj de la notaria funkcio
Notario estas sendependa – kaj rilate al siaj klientoj, kaj rilate al la ŝtata aparato. Por garantii tiun sendependecon, li estas pagata laŭ leĝe fiksita tarifo, kiun li ne rajtas ne sekvi.
Li devas esti senpartia: eĉ se lin elektis unu el la partoprenantoj, li devas esti komplete neŭtrala.
Notario estas submetata al devo de profesia konfidenco; li ne rajtas sciigi al triaj personoj tion, kion oni konfidis al li
Kion faras notario?
Notariaj aktoj
La ĉefa profesia tasko de notarioj estas realigo de notariaj aktoj. En akto, notario aŭtentikigas interkonsentojn: tio signifas ke li provizas ilin per aparta forto, forto pruva kaj forto plenumenda.
La prilaborado de notaria akto estas afero pluretapa:
- Tutunue, la notario akceptas la privatulojn petantajn sian helpon, eldiras opiniojn kaj proponas solvojn, orientigas la koncernatojn al taŭgaj vojoj, analizas kune kun ili la civiljurajn kaj impostajn sekvojn de la diversaj eblecoj, kaj taksas la kostojn de la farota operacio
- Post decido de la koncernatoj, li kolektas la bezonatajn oficialajn kaj aliajn informojn.
- La notario redaktas la aktojn kaj sendas al al koncernatoj la projekton.
- La notario enlibrigas la aktojn, klarigante la enhavon al la koncernatoj, konfirmante veraj iliajn aldonajn deklarojn kaj subskribigante ilin antaŭ ol mem subskribi. Per tiu enlibrigo de la aktoj, li akceptas respondecon pri ili.
- Li zorgas pri la plenumo de postaj formalaĵoj (plusendo al la ŝtataj registroj k.s.)
- Li konservas la aktojn en sia oficejo
Realigo de notaria akto estas nepre necesa por certaj aferoj
Privataj interkonsentoj
Notaria akto ne estas ĉiam necesa. Okazas foje ke, post peto de la koncernatoj, notario redaktas dokumenton, kiun li ne subskribas mem: ekzemple, simplan monprunto-kontrakton inter privatuloj. Temas tiam pri akto privat-sigela, ne haviganta la samajn jurajn garantiojn kiel notaria akto, sed ankaŭ ne submetata al la samaj formalaĵoj kaj kostanta malpli multe.
Pritrakto de heredaj aferoj
Kutime, la pritrakton de heredaĵo de mortinto oni komisias al notario. Cetere, ne malofte oni konsultas notarion ankaŭ por redakti testamenton. Post la morto, la notario kontaktas la heredulojn, havigas la informojn koncerne akcepton aŭ malakcepton, zorgas por ke la heredantoj povu preni en posedon la heredaĵon, faras la disdividon de la heredaĵo kaj okupiĝas pri la impost-deklaro. Okazas foje, ke la heredantoj taskas al li ankaŭ aliajn aferojn, kiel ekz. pagi fakturojn, enspezi lupagojn, vendi meblaron, ekspertizi proprietaĵojn, ...
Konsildono kaj opini-eldiro
Notarioj povas ankaŭ doni konsilojn aŭ eldiri opiniojn, ne nepre redaktante akton aŭ inter¬konsenton. Kiel fakuloj pri familia juro, notarioj povas eldiri spertulajn opiniojn, eventuale necesigantajn diversajn esplorojn, kaj esti pagataj por tio.
La unua konsilo donata de notario povas esti senpaga.
Al kio utilas notario?
Notario havigas al privatuloj sekurecon juran kaj materian:
- Li informas kaj konsilas tiujn, kiuj petas informojn aŭ konsilojn; li zorgas, ke la aktoj de li redaktataj estu laŭregulaj, aŭtentikigante ilin kaj havigante al ili forton pruvan kaj forton plenumendan.
- Li zorgas pri la laŭreguleco de la aktoj.
- Li konservas la aktojn, ŝirmante ilin kontraŭ ĉia perdiĝo.
- Li pagigas kaj plupagas al la Ŝtato la impostojn pagendajn okaze de la aktoj, povante tiel kontroli la postulatan sumon.
- Li donas garantiojn de pagokapablo.
- Li plene respondecas pri la aktoj redaktataj kaj la informoj donataj de li
Kiu elektas la notarion?
Elekto de notario estas plene libera. La tasko de notario postulas plenan fidon je li, kaj notario estas konfidulo de siaj klientoj.
Sekve, kiam pluraj personoj implikiĝas en unu solan akton, ĉiu el ili povas elekti sian propran notarion. Por ke tiu rajto estu reala, estis decidite ke, eĉ kiam pluraj notarioj intervenas kune por unu sama akto, la kostoj restas neŝanĝitaj.
Plendoj
Privatulo deziranta plendi kontraŭ notario ne respektinta siajn profesiajn devojn povas sin turni al la disciplina kamero, al kiu apartenas la koncerna notario.